ELIPOLE-ELISTONE.LOVE

ELIPOLE-ELISTONE.LOVE Iam, kiam oni faris fotojn per grandaj fotografiloj vivis knabineto nomata Elżbietka. Ŝi estis ruĝhara, tre malobeema kaj multe ŝatis piedfrapi.

Iun tagon ŝi grave malsaniĝis kaj devis pasigi longan tempon enfermita en grandega, malpura, hospitalo destinita por renovigo. Ĉio falis tie malsupren, farbo senŝeliĝis de la muroj kaj liftoj tremis kaj knaris. La magra knabino kun okulvitroj havis neniun tie kun kiu ŝi povis ridi kaj petoli, sed ĉar ŝi nenion timis,nokte, ŝi ofte ŝteliris el la hospitala ĉambro. Ŝi ŝatis promeni tra mallumaj koridoroj sonĝante, ke se ŝi nur havus ilojn, ŝi renovigus la tutan hospitalon - ŝi streĉus ĉiujn ŝraŭbojn, frapus kahelojn, pentrus muroj.

Post kelkaj jaroj, kiam Elżbietka kreskis kaj estis jam juna, bela knabino, kuracistoj sukcesis kuraci sin. Ŝi povis reiri al lernejo kaj reveni hejmen. Ŝi fariĝis inteligenta kaj ĝentila knabino. Ŝi volis kompensi la perditan tempon - ŝi studis diligente, kaj post la lernejo ŝi kudris. De maljuna, kordura pantalono ŝi kudris sin belan mansakon kun loko por monujo kaj kun aliaj kupeoj . Elżbietka, aŭ pli ĝuste granda Ela, interesiĝis ankaŭ pri fotado. Ŝi enskribiĝis en la lernejon kie ŝi lernis kiel fotilo estas konstruita kaj kiel premi ĉiujn tiujn butonojn por fari bonajn fotojn. Dum tiuj misteraj klasoj, ŝi renkontis knabon nomitan Krzyś. Li ĉiam ridetis, portis dorsosakon en kiu li havis mapon kaj li revis iam viziti la tutan mondon.

De tiam Ela kaj Krzys iris ĉien kune kaj ŝi kudris al li zonon kiel donaco por pendigi fotilon. Ili kune vagis ĉirkaŭ malnovaj fermitaj laborlokoj, minejaj amasoj kaj ili grimpis sur tre altaj kamentuboj. Oni ne scias, kiam ili enamiĝis unu al la alia kaj kvankam ili ne havis monon por la festo, ili decidis edziĝi. Ela mem faris robon kaj kun helpo de amikoj ili preparis geedziĝfeston. Ela neniam lasis ŝian mansakon, en kiu ŝi kaŝis diversajn trezorojn, kiuj ofte ŝi povis uzi. Ekzemple kiam ili veturis al la geedziĝo, en ilia aŭto rompiĝis palpebrumilo. Tiam ŝi tuj prenis el ŝia mansako kvin ŝraŭbojn kaj unu ŝraŭbturnilon, kiujn ŝi uzis por ripari tion. Ŝia mansako estis ĉiam en ordo, do tie ne estis rubo, nur sep maĉgumoj necesaj por alglui kahelojn kaj kvar skribiloj - plumo, globkrajono, markilo kaj krajono per kiuj ili subskribis la geedziĝatestilon kaj sep metrojn da ŝnuro nur ĉiaokaze.

Ili estis tre feliĉaj kaj ofte moviĝis.

Kiam okazis io interesa , Krzyś serĉis tiun lokon sur mondmapo, kaj tuj ili vojaĝis tien kaj fotis aŭ filmis, kaj poste sendis la kolektitaj materialon al gazetoj kaj televido. Por atingi la lokon pli rapide, Krzyś eĉ lernis flugi per aviadilo. Sur iliaj vojaĝvojoj ili renkontis multajn interesajn homojn, kiujn ili volonte invitis al sia hejmo. Ili ŝatis dormi en tendo kaj apud la fajro kanti a la sono de la gitaro.

Ela ĉiam estis preta por diversaj neatenditaj situacioj, kiuj povus okazi al ili. En ŝia mansako ŝi ĉiam havis unu poŝlampon, naŭ-voltan baterion, tri kudradilojn, fadenon, kudrilon mezurbendon, tri agrafojn kaj kvar orelbastonetojn kaj unu poŝtranĉilon necesan dum tendaro. Bedaŭrinde, Ela kaj Krzyś ne havis proprajn infanojn, do ili vivis en la momento. Elżbietka havis en ŝia mansako kun diversaj aĵoj ankaŭ malgrandan monujon, en kiu ŝi ĵetis ŝanĝmonon.

Iun tagon, kiam ili estis tre malproksime de hejmo, Ela tre malsaniĝis kaj devis enlitiĝi. La tutan mondon malsaniĝis kun ŝi - homoj ne povis viziti unu la alian, ne povis kune kanti kaj ludi gitaron ĉe la fajro. Amikoj komencis skribi kaj sendi leterojn al Ela kun rakontoj kaj aventuroj de iliaj vivoj kaj Krzyś legis tiun ĉi korespondadon.

Ili tamen ambaŭ ne perdis sian humuron eĉ por unu momento. Ela, eĉ kuŝante en lito memfaradis kaj riparis ĉiujn elektrajn etendŝnurojn,kaj ankaŭ kudris sur maŝinon. Kiam mankis al ŝi la forton por fari tion, ŝi decidis, ke por la tuta mono, kiun ŝi kolektis, ŝi aĉetos grandan terpecon. Ŝi administris ĝin per interreto, sed ne povis iri kaj vidi ĝin ĉar ŝi sentis sin pli kaj pli malsana. Por ne pensi pri la malsano, kune kun Krzys ili faris planojn kiel ili disvolvos ĝin kaj kion ili konstruos tie. Ili eĉ nomis ĝin bele — ELIPOLO.

Bedaŭrinde, Elżbieta ne sukcesis vidi sian terpecon. Krzysiu prenis la mapon kaj, kiel antaŭe, li forveturis sola al ELIPOLO. Sub grandega ŝtono inter tri plorsalikoj, li enterigis mansakon de amata edzino. Li bone memoris la nombron da objektoj, kiuj estis interne. Li memoris ilin en tiu ordo, ke ili formus koordinatojn sur la mapo, t.e. gradojn minutojn kaj sekundoj 51 * 07'47 ”N kaj 19 * 33'41” E.

Amikoj de Ela kaj Krzys plantis florojn kaj arbojn ĉirkaŭ la ŝtono sub kiu mansako kuŝis en la tero. Bela, fabela arbareto kun arboj el kiuj fruktoj oni preparis bongustajn desertojn, kompotojn, vinojn kaj likvorojn. Ankaŭ tie estis elektita speciala loko kie ĉe fajro oni povis ludi la gitaron same kiel Ela ŝatis. Ĝis hodiaŭ, amikoj kiuj ofte vizitas ĉi tiun lokon sidante ĉe la fajro ofte povas vidi kiel la aviadilo de Krzysiek flugas super iliaj kapoj kaj batas siajn flugilojn por montri ke memoras pri Ela.

Jaroj pasas, mondo ŝanĝiĝas, arboj kreskas kun pendantaj svingiloj sur iliaj branĉoj. Ĉiu infano, kiu iel trovas sin en arbareto apud ŝtono, pensas, kio povus meti en la sakon de Ela kiu estas en la tero, kio povas esti utila en ĉiu situacio?

Kion vi metus en tiun mansakon?



aŭtoroj Elżbieta kaj Krzysztof Kusz Tradukado Magda Wiechecka